Naftoprezo

Prezo de la naftospecio Brent de majo 1987 ĝis 2011.

La naftoprezo estiĝas el kuniĝo de fundamentaj merkatdatumoj, kiel oferto kaj demando de nafto. Aliaj, ofte mallongtempe efikaj faktoroj estas diversaj okazaĵoj kiel politikaj konfliktoj, militoj, ciklonoj kaj spekulacio.

La plej grava borso por nafto en Nordameriko estas la New York Mercantile Exchange (NYMEX). En Eŭropo la naftoprezo kreiĝas ĉe ICE Futures (antaŭe „International Petroleum Exchange“) en Londono, por Azio ĉe Singapore Exchange (SĜ).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search